Newsletter
Novaĵletero de BeWelcome – Feliĉan Novan Jaron 2026!
Saluton anonymous,
komence de 2026, ni rerigardas al plia jaro de tutmondaj konatiĝoj. Dankon ke vi estas parto de nia komunumo subtenata de volontuloj. Ĉu vi gastigis aŭ vojaĝis, vi tenis la spiriton de gastamo viva. Festu kun ni niajn lastatempajn atingojn, kaj antaŭĝoju pri la estonto.
En ĉi tiu novaĵletero vi trovos aktualigojn kaj rakontojn el diversaj partoj de nia komunumo dum la nova jaro progresas.
Enhavo:
- Nova estraro elektita: jara ĉefkunveno
- Intervjuo kun membro Vivolynn
- Familioj vojaĝantaj kun BeWelcome
- Nova donackampanjo lanĉita
1. Nova estraro elektita
Unufoje jare, BeVolunteer, la senprofitcela asocio malantaŭ BeWelcome, havas sian ĉefkunvenon. Ĉi-jare ĝi okazis en Mössingen, suda Germanujo, kaj ankaŭ rete, la unuan semajnfinon de novembro.
La membroj de la nova estraro estas:
Ni dankas la membrojn de la “malnova” estraro kiu zorgis pri tio, ke la asocio funkciu kaj organiziĝu, kaj kiuj ĉeestis la ĉefkunvenon persone.
gbenouville (maldekstre), marstr kaj thorgal67 (dekstre)
2. Vivolynn – Kanadanino vizitanta Japanujon
Kiel vi komencis uzi BeWelcome?
El la tempo de miaj vojaĝoj, kiam mi estis pli juna, kreskis deziro repagi la afablecon kiun mi ricevis de fremduloj en aliaj landoj. Kiam ni havis tri infanojn, vojaĝoj fariĝis multe pli malfacilaj, do kun mia edzo ni decidis ke ni povus enkonduki la mondon al niaj infanoj per gastigado. Ni gastigis almenaŭ dekduon da homoj, kaj ĉiu unuopa fojo estis inda entrepreno.
Kio estas via sperto kun gastigantoj de BeWelcome?
Dum niaj infanoj kreskis, mi starigis la celon iri kun ĉiu infano al vojaĝo kun dorsosako dum unu monato. En ĉiuj tiuj vojaĝoj mi organizis gastigantojn per BeWelcome. Mia filo elektis Berlinon. Ni restis dek tagojn ĉe virino kiu kreskis en orienta Berlino. La riĉeco de ŝiaj rakontoj el infaneco, kontraste al niaj ekskursoj al muzeoj, estis io tre speciala. Ŝi kondukis nin al koncerto de Angelo Kelly. Li estas la plej juna el familia muzikgrupo kiu ludis sur Alexanderplatz en la tago kiam falis la muro.
Ĉi-somere estis la vico de mia plej juna filino. Ni iris al Japanujo. En Okinavo, ni restis ĉe la familio de OkiKhan. Mi revis rekrei sperton, kiun mi havis en miaj 20-aj jaroj tendumante sur plaĝo kun koraloj kaj fiŝoj. Aldone al tio, ke ili akceptis nin hejme, la familio de Nate pruntis al ni kampadan ekipaĵon kaj helpis nin rezervi pramŝipojn al Zamami kie la ĉieloj estas nekredeblaj nokte kaj oni povas spirtubumi tuj apud la plaĝo. Tiun memoron ni ne havus sen BeWelcome.
Nia gastiganto en Tokio estis Hiroshi_Yamazoe: lia vivrakonto kaj lia malavareco estas tiom nekredeblaj ke li por ĉiam elstaros en mia menso kiel ekzemplo de tio, kion la homaro bezonas. Li verkis libron pri sia vivo kiel miskomprenata aŭtisma infano kun malfrua diagnozo kaj fortoplena vojo al resaniĝo: Beyond Hikikomori.
Kial BeWelcome?
BeWelcome estas konfirmo ke la mondo plenas je afableco kaj malavareco. Jes, riĉaj spertoj estas granda gajno … sed tio, kion ni vere ricevas, estas la pruvo ke la mondo daŭre estas bona.
Se vi iam estos sur la Vankuvera Insulo, serĉu min!
Templo Senso-Ji; la kvartalo Asakusa estas parto de Tokio nebombita dum la Dua Mondmilito. Adiaŭo de la gastiganto OkiKhan kaj lia familio al Vivian kaj ŝia filino Millie (dekstre) kiam ili foriris por kampadi.
Ludante la malnovan ludon Pong per nostalgia ludaŭtomato.
Legu la plenan intervjuon en niaj komunumaj novaĵoj (angle).
3. Familioj vojaĝantaj
Vivolynn donas perfektan ekzemplon kial vojaĝi kun la tuta familio, kun unu aŭ pluraj infanoj, perfekte eblas per BeWelcome. Jes: vojaĝi kiel familio povas esti foje iomete malfacila. Sed povas esti ankaŭ tre gajniga kaj grandioza sperto de lernado – ne nur por infanoj. Ĝi povas ankaŭ motivigi ilin: post parolado kun interesa gasto, infanoj subite volas lerni fremdan lingvon.
Se vi estas familio, aŭ se vi pretas gastigi gepatrojn kun ilia(j) infano(j), montru tion aliĝante al la grupo BeWelcome families.
4. Donackampanjo lanĉita
BeWelcome dependas de libervolaj donacoj por pagi aferojn kiel kostojn de servilo, devigajn asekurojn kaj kotizojn. La nova estraro lanĉis la ĉi-jaran donackampanjon.
Jen la buĝeto por ĉi tiu jaro (3.675€)
En 2024/2025 ni atingis nian donacocelon, kiel vi povas vidi en la financa raporto.
Grandan dankon al ĉiu kiu donacis – tre aprezata!
Tio, kion BeWelcome bezonas pli ol monon, estas volontuloj. Bonvolu konsideri volontuladon!
Ĉu vi havas unu liberan horon tage, semajne aŭ monate – taskoj estas por ĉiuj:
https://bewelcome.org/about/getactive
Daŭrigu vojaĝi, kunhavigi spertojn kaj krei amikajn rilatojn ĉie en la mondo!
La volontuloj de BeWelcome deziras al vi mirindan, pacan Novan Jaron 2026!